18. Lanĉila sperta uzo

Se vi ne faris jam bv. legi Sekcio 17, “Lanĉilaj ĉefaj elektoj” unue.

18.1. Aldonante GRUB2-an bazitan sistemon permane

GRUB2-a bazita sistemo povas esti aldonata al Mageja lanĉilo jene:

  • Lanĉu la sistemon aldonotan. Por identigi la GRUB2-an version lanĉu la jenan komandon per terminalo:

    sudo grub-install --version

    aŭ se tio malsukcesas provu:

    sudo grub2-install --version

  • Se la rezulto estas "GNU GRUB version 0.97" (probable kun aldonaĵo), tiam ĝi uzas GRUB (ankaŭ nomata GRUB legacy), ne GRUB2 kaj do via sistemo devus esti identigita senprobleme fare de Magejo dum la instalo kaj aldonita aŭtomate al la menuo.

  • Se la rezulto estas (GRUB) 1.98 or 1.99 or 2.xx, tiam ĝi uzas GRUB2.

    Notu la version kaj enigu ĉi tiun komandon por identigi la radikan subdiskon:

    df -h / |(read; awk '{print $1; exit}')

    Ĉi tio vidigos ion tian :

    /dev/sdb11

    tiukaze sdb11 estas la radika subdisko - notu tion.

  • Nun kontrolu ĉu la dosierujo /boot estas en la sama subdisko enigante la jenan komandon:

    df -h /boot |(read; awk '{print $1; exit}')

    Se la subdisko /boot estas malsama al tiu radika tiam notu tion kaj uzu la subdiskon /boot en la linio "root" kiam vi eldonos la dosieron menu.lst.

  • Vi povas nun malŝalti la sistemon kaj instali Magejon.

  • En via nova funkcianta Mageja sistemo, malfermu terminalon kaj kiel mastrumanto eldonu la dosieron /boot/grub/menu.lst tiumaniere:

  • Por agi kiel mastrumanto uzu:

    su -

    (enigu mastrumantan pasvorton)

  • Por malfermi la dosieron per tekstotraktilo uzu:

    kwrite /boot/grub/menu.lst

    (anstataŭigu "kwrite" per "gedit" se vi estas uzanta Gnome)

  • Aldonu la jenan enigon por via (ekzemple Ubuntuo) sistemo, probable kiel dua elekto. La loko en kiu ĝi aperas en la menuo dependas de la pozicio en la dosiero:

    title Ubuntu

    root (hd1,10)

    kernel /boot/grub/core.img

  • [Rimarko]

    En la dua linio "hd1" signifas la duan fiksitan diskon, la nombro "10" indikas ke temas pri la 11a subdisko. Diskoj kaj subdiskoj en GRUB legacy de Magejo kalkuliĝas ekde nulo.

    Do:

    sdb11 = (hd1,10)

    sda1 = (hd0,0)

  • Se la versio de GRUB2 estas 2.xx tiam ŝanĝu la lastan linion al :

    kernel /boot/grub/i386-pc/core.img

    Se vi bezonis uzi "grub2-install" plifrue tiam ŝanĝu "grub" al "grub2" en la lasta linio.

    Se /boot estis en aparta subdisko, tiam forigu "/boot" el la lasta linio.

  • Konservu la dosieron kaj reŝarĝu la sistemon. Vi devus vidi vian "Ubuntu"-an aldonaĵon en la menuo kaj ĝi devus esti lanĉebla.

18.2. Uzi ekzistantan GRUB2-an lanĉilon

Se vi ankoraŭ ne legis la ĝeneralan parton pri la uzo de ekzistanta lanĉilo, faru tion nun. Vidu Sekcio 17.2, “Uzi ekzistantan lanĉilon”

[Rimarko]

Ekzistas konata eraro okazanta en GRUB2 en kelkaj versioj de Debiano/Ubuntuo kiu malĝuste kreas la dosieron grub.cfg en la momento de la aldono de Magejaj (aŭ Mandrivaj) sistemoj. Detalojn pri la maniero korekti tion vi povas trovi en la forumo de Magejo. Serĉu "prober", la temo estas "grub problem", la postaĵo #9 havas la informon.

Por igi la korekton permanenta tiel ke ĝi postvivu kernajn ĝisdatigojn, la Mageja linio devus esti aldonita al /etc/grub.d/40_custom

La eraro estis korektita en os-prober-1.53 publikigita la 8an de majo 2012. Nun, ĝisdatigi al nova versio vian GRUB2-an instalon estas la plej bona solvo.