5. Instalado/ĝisdatigo

  • Instalado

    Uzu tiun elekton por freŝa instalado de Magejo .

  • Ĝisdatigu

    Se vi havas unu aŭ pliajn ekzistantajn instalojn de Magejo en via sistemo, la instalilo ebligos vin ĝisdatigi unu el ili al la plej lasta versio.

[Rimarko]

Se iam dum la instalado vi decidas haltigi ĝin, eblas reŝarĝi la komputilon, sed bv. pripensi tion dufoje antaŭe. Post la strukturado de subdisko aŭ post la ekinstalo de ĝisdatigo via komputilo ne plu restos egale, reŝarĝi ĝin povus igi vian sistemon neuzebla. Se malgraŭ tio vi estas certa pri tio ke vi volas reŝarĝi, malfermu teksto-terminalon premante la tri klavojn Alt Ctrl F2 samtempe. Post tio, premu Alt Ctrl Delete samtempe por reŝarĝi.

[Sugesto]

Se vi rimarkas ke vi forgesis selekti aldonan lingvon, vi povas reveni el la ekrano "Instalado/ĝisdatigo" al la ekrano por lingva elekto per la premo de Alt Ctrl Home. Ne faru tion poste en la instalo.