14. Elekto de instalotaj pakaĵoj

Depende de viaj elektoj ĉi tie, povos aperi aliaj agordaj ekranoj.

Post la selekto-paŝo(j), vi vidos glitan ekranon dum la pakaĵ-instalo. La glitado povas esti malaktivigita premante la butonon Detaloj

14.1. Grafika medio

Elektu ĉu vi preferas uzi la labortablajn mediojn KDE-onGnome-on. Ambaŭ venas kun kompleta aro da utilaj aplikaĵoj kaj iloj. Aktivigu Agordi se vi volas utiligi unu aŭ ambaŭ, aŭ se vi volas personigi la defaŭltajn program-elektojn de tiuj labortablaj medioj. La labortablo LXDE-o estas pli malpeza ol la du antaŭaj. Ĝi havas malpli da grafikaj uzulaj interfacoj kaj pakaĵoj instalitaj defaŭlte.

14.2. Pakaĵaj grupoj

Pakaĵoj estis arigitaj en grupoj por plifaciligi la elekton de tio kion vi bezonas en via sistemo. La grupoj estas sufiĉe memklarigaj, tamen plia informo pri la enhavo de ĉiu pakaĵaro estas disponebla kiam oni metas la musan montrilon sur ili.

  • Laborstacio.

  • Servilo.

  • Grafika medio.

  • Elektado de individuaj pakaĵoj: vi povas uzi ĉi tiun elekton por aldoni aŭ forigi permane pakaĵojn.

14.3. Minimuma instalo

Vi povas elekti Minimuman Instalon malselektante ĉion en la Pakaĵara Elekta ekrano. Minimuma Instalo celas konkretajn uzojn por Magejo kiel servilojn aŭ specialigitajn laborstaciojn. Probable vi uzos ĉi tiun elekton kune kun Permana Pakaĵ-elekto. Se vi elektas ĉi tian instalon la venonta ekrano proponos al vi instali plurajn utilajn aldonaĵojn kiel dokumentojn aŭ Ikso-servilon.

14.4. Elekto de individuaj pakaĵoj

Ĉi tie vi povas elekti aŭ malelekti aldonajn pakaĵojn por agordi vian instalon.

Post fari vian elekton, vi povas klaki sur la disketa ikono sube en la paĝo por konservi vian pakaĵ-elekton (konservi en USB-ŝlosilo funkcias ankaŭ). Vi povos utiligi ĉi tiun dosieron por instali la samajn pakaĵojn en aliaj sistemo klakante sur la sama butono dum la instalado kaj elektante ŝarĝi ĝin.

14.5. Elekto de pakaĵoj - ligiloj

[Rimarko]

Klaki sur la butono Helpo povas konduki vin al erara sekcio de tiu ĉi paĝo. Bv. klaki sur la ĝusta ligilo sube por iri al la ĝusta sekcio aŭ supreniru por vidi ĝin.