1. DrakX, la instalilo de Magejo

Se vi estas nova aŭ nesperta uzulo de GNU/Linukso, la instalilo de Magejo estas desegnita por igi vian instaladon aŭ ĝisdatigon tiel facila kiel eble.

La komenca menua ekrano havas plurajn elektojn, tamen defaŭlte lanĉiĝos la mageja instalilo, kiu kutime havos ĉion kion oni bezonas.

Figuro 1. Bonveniga instal-ekrano


Se okazus problemoj dum la instalado, tiam povus esti necese uzi specialajn instalajn elektojn, vidu Sekcio 1.2, “Instal-elektoj”.

1.1. La instal-paŝoj

La instal-procezo dividiĝas en serio da paŝoj, kiuj povas esti sekvataj per la flanka panelo de la ekrano.

Ĉiu paŝo havas unu aŭ pliajn ekranojn kiuj povas ankaŭ havi Progresintan butonon kun aldonaj sed malofte bezonataj elektoj.

La plimulto el ekranoj havas butonon pri Helpo havigantan pliajn karigojn pri tiu paŝo.

[Rimarko]

Se iam dum la instalado vi decidas haltigi ĝin, eblas reŝarĝi la komputilon, sed bv. pripensi tion dufoje antaŭe. Post la formatigo de partigo aŭ post la ekinstalo de ĝisdatigo via komputilo ne plu restos egale, reŝarĝi ĝin povus igi vian sistemon neuzebla. Se malgraŭ tio vi estas certa pri tio ke vi volas reŝarĝi, malfermu teksto-terminalon premante la tri klavojn Alt Ctrl F2 samtempe. Post tio, premu Alt Ctrl Delete samtempe por reŝarĝi.

1.2. Instal-elektoj

Se la instalo malsukcesas tiam povas esti necese provi denove kaj uzi unu el la aldonaj elektoj aperontaj per la premo de la klavo F1 (Helpo), vidu Figuro 1, “Bonveniga instal-ekrano”

Ĉi tio malfermos la jenan teksto-bazitan helpon.

Figuro 2. Instala helpo-ekrano


1.2.1. Instal-problemoj kaj eblaj solvoj

1.2.1.1. Sen grafika interfaco
  • Post la komenca ekrano vi eble ne alvenos al la ekrano pri lingvo-selekto. Ĉi tio povas okazi kun kelkaj grafik-kartoj kaj malnovaj maŝinoj. Provu utiligi malaltan rezolucion per la tajpo de "vgalo" en la komand-linio.

  • Se la aparataro estas tre malnova, grafika instalo povas esti neebla. Ĉikaze povas esti rekomendinde provi teksto-bazitan instalon. Por tio premu la klavon ESC en la unua bonveniga ekrano kaj konfirmu per ENTER. Tiam aperos nigra ekrano kun la vorto "boot:". Tajpu "text" kaj premu ENTER. Nun daŭrigu la instaladon tekste.

1.2.1.2. Instal-paneoj

Se la sistemo ŝajnas panei dum la instalo, tio povas esti pro aparatar-detekta problemo. Ĉikaze la aŭtomata detektado de aparatoj povas esti prokrastita. Por provi tion tajpu noauto en la komando-linio. Ĉi tiu elekto povas ankaŭ esti miksita kun la antaŭa se estas necese.

1.2.1.3. Kernaj elektoj

Ili estos malofte necesaj, sed en kelkaj kazoj la aparataro povas kalkuli la disponeblan ĉefmemoron malĝuste. Por konkretigi ĝin permane vi povas utiligi la parametron mem=xxxM, kie xxx estas la ĝusta kvanto da ĉefmemoro. Ekzemple "mem=256M" specifus 256MB-ojn el ĉefmemoro.