19. Diversaj parametroj

DrakX faris inteligentajn antaŭelektojn por la konfiguro de via sistemo dependante de tio kion vi elektis kaj la aparataro kiun ĝi mem eltrovis. Vi povas kontroli la konfigurojn ĉi tie kaj ŝanĝi ilin se vi volas klakante sur Konfiguru.

19.1. Sistemaj parametroj

  • Horzono

    DrakX elektis tempo-zonon por vi, dependante de via preferata lingvo. Vi povas ŝanĝi ĝin se bezonate. Vidu ankaŭ Sekcio 19.5, “Konfiguru vian horzonon”

  • Lando

    Se vi ne troviĝas en la selektita lando, estas tre grave ke vi korektu ĝin. Vidu Sekcio 19.6, “Elektu vian Landon / Regionon”

  • Startŝarĝilo

    DrakX faris bonajn elektojn por la konfiguro de la sistema ŝarĝilo.

    Ŝanĝu nenion se vi ne scias kiel konfiguri Grub kaj/aŭ Lilo

    Por plia informo vidu Sekcio 17, “Lanĉilaj ĉefaj elektoj”

  • Uzula administrado (User management)

    Vi povas aldoni pliajn uzulojn ĉi tie. Ĉiuj havos sian propran dosierujon /home.

  • Servoj:

    Sistemaj servoj celas tiujn malgrandajn programojn funkciantajn fone (demonoj). Ĉi tiu ilo ebligos vin aktivigi aŭ malaktivigi diversajn taskojn.

    Vi devus kontroli zorgeme antaŭ ol ŝanĝi ion ĉi tie - eraro povus okazigi ke via komputilo ne funkciu ĝuste.

19.2. Aparatar-parametroj

  • Klavaro:

    Ĉi tie vi konfiguras aŭ ŝanĝas vian klavar-agordon kiu dependas de via lando, lingvo aŭ klavar-speco.

  • Muso:

    Ĉi tie vi povas aldoni aŭ konfiguri aliajn indikajn aparatojn, tabuletojn, mov-globojn, ktp.

  • Son-karto :

    Ĉi tiu sekcio ebligas vin agordi vian son-karton. En la plimulto el okazoj la selektitaj elektoj funkcios en via komputilo.

  • Grafika interfaco:

    Ĉi tiu sekcio ebligas vin konfiguri vian grafik-karto(j)n kaj montrilo(j)n.

    Por plia informo vidu Sekcio 16, “Konfiguri X, grafik-karton kaj monitoron”.

19.3. Retaj parametroj

  • Reto:

    Vi povas konfiguri vian reton ĉi tie, sed por ret-kartoj utiligantaj neliberajn pelilojn estas plibone fari tion post la reŝarĝo de la sistemo per Mageja Konfigurilo . Por tio vi devos aktivigi la neliberajn deponejojn.

    [Averto]

    Kiam vi aldonas ret-karton ne forgesu konfiguri vian fajronŝirmilon por ke ĝi kontrolu ankaŭ tiun ret-interfacon.

  • Prokuraj serviloj:

    Prokura servilo funkcias kiel peranto inter via komputilo kaj interreto. Ĉi tiu sekcio ebligas vin konfiguri vian komputilon por utiligi prokuran servon.

    Eble vi devas konsulti vian ret-mastrumanton por scii la parametrojn kiujn vi devas enigi ĉi tie

19.4. Sekureco

  • Sekurec-nivelo :

    Ĉi tie vi starigas la sekurec-nivelon por via komputilo, en la plimulto el okazoj la defaŭlta konfiguro estas adekvata por ĝenerala uzo.

    Aktivigu la elekton pli adekvatan laŭ viaj bezonoj.

  • Fajroŝirmilo (Fajromuro):

    Fajroŝirmilo celas esti bariero inter viaj gravaj datumoj kaj la friponoj en la reto kiuj volas kompromiti aŭ forŝteli ilin.

    Elektu la servojn kiuj devas havi aliron al via sistemo. Viaj elektoj dependos de tio por kio vi utiligas la komputilon.

    [Averto]

    Rimarku ke ebligi ĉion (sen fajroŝirmilo) povas esti tre riska.

19.5. Konfiguru vian horzonon

Elektu vian horzonon selektante vian landon aŭ urbon proksiman kiu troviĝu en la sama tempo-zono.

En la sekva ekrano vi povas alĝustigi vian sisteman horloĝon je la loka horo aŭ je GTM, ankaŭ konata kiel UTC.

[Rimarko]

Se vi havas pli ol unu operacia sistemo en via komputilo, certiĝu pri tio ke ili estas alĝustigitaj ĉiuj je la loka horo aŭ je UTC/GTM.

19.6. Elektu vian Landon / Regionon

Selektu vian landon aŭ regionon. Ĉi tio estas grava por ĉiaj konfiguroj, kiel la monero kaj senkabla reguliga domajno. Konfiguri eraran landon povus kaŭzi ke vi ne kapablu utiligi senkablan reton.

Se via lando ne estas en la listo, klaku sur la butono Aliaj Landoj kaj elektu vian landon / regionon tie.

[Rimarko]

Se via lando estas nur en la listo Aliaj Landoj, post klaki sur Enorde povas ŝajni ke vi elektis landon de la unua listo. Bv. ignori tion, DrakX daŭrigos kun via reala elekto.

19.6.1. Enir-metodo

En la ekrano Aliaj Landoj vi povas ankaŭ elekti enir-metodon (sube en la listo). Enir-metodoj ebligas uzulojn tajpi mult-lingvajn literojn (ĉina, japana, korea, ktp.). IBus estas la defaŭlta enir-metodo en Magejaj DVD, kaj en Afrikaj/Barataj kaj Aziaj/ne-Barataj KD. Por aziaj kaj afrikaj tajp-konfiguroj, IBus agordos la defaŭltan enir-metodon aŭtomate tiel uzuloj ne bezonos konfiguri ĝin permane. Aliaj enir-metodoj (SCIM, GCIN, HIME, ktp.) ankaŭ havigas similajn funkciojn kaj povas esti instalitaj se vi aldonis HTTP/FTP-an medion antaŭ la pakaĵa selekto.

[Rimarko]

Se vi nevole preterpaŝis la enir-metodon dum la instalo, vi povas aliri ĝin post ŝarĝi la instalitan sistemon per "Konfiguri vian Komputilon" -> "Sistemo" aŭ lanĉante localdrake kiel mastrumanto.

19.7. Konfiguru viajn Servojn

Ĉi tie vi povas decidi kiuj servoj (ne) devus esti lanĉitaj je la starto de la sistemo.

Estas kvar grupoj, klaku sur la triangulo kiu troviĝas antaŭ grupo por etendi ĝin kaj vidi ĉiujn servojn disponeblajn.

La elekto kiun faris DrakX estas kutime adekvata.

Se vi elektas servon, iu informo pri ĝi montriĝos en la suba skatolo.

Ŝanĝu aferojn nur se vi scias tre bone kion vi estas faranta.

19.8. Sekurec-nivelo

Vi povas alĝustigi vian sekurec-nivelon ĉi tie.

Lasu la defaŭltan konfiguron senŝanĝe se vi ne scias kion elekti.

Post la instalo, ĉiam eblos alĝustigi la sekurec-konfiguron en la fako Sekureco en la Mageja Kontrolilo.

19.9. Resumo - Ligiloj

[Rimarko]

Klaki sur la helpa butono povas konduki vin al malĝusta sekcio en tiu ĉi paĝo. Bv. klaki sur konkreta ligilo por iri al ĝusta sekcio aŭ supreniru por vidi ĝin.