17. Lanĉilaj ĉefaj elektoj

Se vi preferas malsaman lanĉilan konfiguron al tiu elektita aŭtomate fare de la instalilo, vi povas ŝanĝi ĝin ĉi tie.

Eble vi havas jam alian operacian sistemon en via maŝino, tiukaze vi devas decidi ĉu vi volas aldoni Magejon al via ekzistanta lanĉilo aŭ ebligi al Magejo krei novan.

[Sugesto]

La grafika menuo de Magejo estas bela :)

17.1. Uzi la lanĉilon de Magejo

Defaŭlte Magejo skribas novan GRUB-lanĉilon en la MBR de via unua fiksita disko. Se vi jam havas aliajn operaciajn sistemojn, Magejo provos aldoni ilin al via nova Mageja lanĉilo.

Ĉi tio funkcias bone en la plimulto el okazoj en sistemoj kun Linukso kaj Vindozo®.

[Averto]

Linuksaj sistemoj uzantaj lanĉilon GRUB2 (ekzemple la freŝdataj Debiano/Ubuntuo kaj iliaj idoj) ne estas eltenataj nuntempe kaj ne estos trovitaj. Ebla solvo por tio estas sekvi la paŝojn klarigitajn ĉi tie Sekcio 18.1, “Aldonante GRUB2-an bazitan sistemon permane” . Tamen tio ne estas garantio.

Se vi jam instalis Magejon nefarinte tiujn paŝojn (kaj vi ne konas la version de GRUB2 kaj/aŭ ĝian radikan partigon), tiam instalu la lanĉilon de Magejo en la radika partigo momente (vidu la sekvan sekcion), kaj kontrolu vian GRUB2 bazitan sistemon post reŝarĝi fine de la instalo. Rimarku ke vi ne povos ankoraŭ lanĉi Magejon, tamen vi povos utiligi instal-DVD de Magejo por realigi rapidan "ĝisdatigan instalon" poste por instali la lanĉilon en MBR.

17.2. Uzi ekzistantan lanĉilon

Se vi decidas uzi ekzistantan lanĉilon tiam vi devos klaki sur la lanĉila butono Konfiguru, kiu ebligos vin ŝanĝi la instal-lokon de la lanĉilo.

Ne selektu aparaton kiel "sda" aŭ vi anstataŭigos la ekzistantan MBR. Vi devas selekti la saman radikan subdiskon kiun vi elektis dum la subdiskigo, ekzemple sda7.

Klarigcele, sda estas aparato, sda7 subdisko.

[Sugesto]

Iru al tty2 per la premo de Ctrl+Alt+F2 kaj tajpu df por vidi kie estas via radika subdisko /. Ctrl+Alt+F7 venigos vin ree al la instal-ekrano.

La ĝusta procezo por aldoni vian Magejan sistemon al ekzistanta lanĉilo estas preter la celo de tiu ĉi helpilo, tamen en la plimulto el la kazoj estos necese lanĉi lanĉilan instal-programon kiu devus detekti kaj konfiguri ĝin aŭtomate. Vidu la dokumentaron por la konkreta operacia sistemo.

17.3. Lanĉila sperta elekto

Se vi havas tre limigitan spacon en via disko por subdisko / enhavanta samtempe la dosierujon /tmp, klaku sur Progresinta kaj aktivigu la skatolon dirantan Purigu /tmp dum ĉiuj startadoj. Tio helpos teni iom da libera spaco.