Bv. elekti la uzotan lingvon

Selektu vian preferatan lingvon unue per la disfaldo de via kontinenta listo. Magejo uzos ĉi tiun selekton dum la instalado kaj por la instalita sistemo.

Se vi bezonas instali en via sistemo plurajn lingvojn por vi aŭ aliaj uzuloj, tiam vi devas utiligi la butonon Multaj lingvoj (Multiple languages) por aldoni ilin nun. Estos malfacile aldoni plian lingvan eltenon post la instalo.

Averto

Se vi elektas pli ol unu lingvon, vi devas selekti unu el ili kiel vian preferatan lingvon en la komenca lingva ekrano. Ĝi markiĝos ankaŭ en la plurlingva ekrano .

  • Se via klavara lingvo ne estas la sama kiel via preferata lingvo, tiam estas rekomendinde instali la lingvon de via klavaro ankaŭ.

  • Mageia uses UTF-8 (Unicode) support by default.

    Ĉi tio povas esti malŝaltita en la plurlingva ekrano se vi certas pri tio ke ĝi estas neadekvata por via lingvo. Malŝalti unikodon havos konsekvencojn sur ĉiuj instalitaj lingvoj.

  • Vi povas ŝanĝi la lingvon de via sistemo post la instalo per la Kontrolilo de Magejo -> Sistemo -> Agordi skrib-sistemojn.


CC BY-SA 3.0
Uploaded on 14/07/2017
loading table of contents...