Konfiguri X, grafik-karton kaj monitoron

Ne gravas kiun grafikan medion (ankaŭ konata kiel labortabla medio) vi elektis por ĉi tiu instalo de Magejo, ili ĉiuj baziĝas sur grafika uzula interfaco nomita X Window System, aŭ simple X. Do cele al bona funkciado de KDE, GNOME, LXDE aŭ iu alia grafika medio, la jena konfiguro de X devas esti ĝusta. Elektu la ĝustan konfiguron se vi rimarkas ke DrakX ne elektis konfiguron aŭ vi pensas ke tiu elekto estas malĝusta.

  • Grafik-karto : Elektu vian karton en la listo se bezonate.

  • Ekrano: Vi povas elekti "Plug'n Play" siakaze aŭ elekti vian monitoron en la VendistaĜenerala listo. Elektu Akomodata se vi preferas permane starigi la horizontalan kaj vertikalan refreŝ-datumon de via monitoro.

    Averto

    Malĝustaj refreŝ-datumoj povas damaĝi vian monitoron

  • Distingivo: Starigu la deziratan distingivon kaj kolorprofundon de via monitoro ĉi tie.

  • Testo: La testo-butono ne ĉiam aperas dum la instalo. Se la butono estas tie, vi povas testi vian konfiguron premante ĝin. Se vi vidas demandon demandantan vin ĉu via konfiguro ĝustas, vi povas respondi "jes" kaj la konfiguro estos konservita. Se vi vidas nenion vi revenos al konfigur-ekrano kaj povos rekonfiguri ĉion ĝis kiam la testo sukcesos. Certiĝu pri tio ke via konfiguro estas ĝusta se la testo-butono ne estas disponebla

  • Opcioj: Ĉi tie vi povas aktvigi aŭ malaktivigi kelkajn elektojn.


CC BY-SA 3.0
Uploaded on 14/07/2017
loading table of contents...