Elekti surmetingojn

Ĉi tie vi vidas la linuksajn subdiskojn kiuj estis trovitaj en via komputilo. Se vi ne akordas kun la sugestoj de DrakX vi povas ŝanĝi la surmetingojn.

Rimarko

Se vi ŝanĝas ion, certiĝu pri tio ke vi daŭre havas / (radikan) subdiskon.

  • Ĉiu subdisko estas montrita tiel: "Aparato" ("Kapablo", "Surmetingo", "Speco").

  • "Aparato", konsistas el: "fiksita disko", ["fiksita diska litero"], "subdiska nombro" (ekzemple, "sda5").

  • Se vi havas multajn subdiskojn, vi povas elekti multajn malsamajn surmetingojn per la faldebla menuo, kiel /, /home kaj /var. Vi povas ankaŭ fari viajn proprajn surmetingojn kiel /video por subdisko kie vi volas konservi viajn filmojn, aŭ /cauldron-home por la /home subdisko de kaldrona instalo.

  • En kazoj de subdiskoj al kiuj vi ne volas aliri vi povas lasi la surmetingan kampon malplena.

Averto

Klaku sur Antaŭa se vi ne scias kion elekti, kaj tiam aktivigu Agordi subdiskon. En la aperonta ekrano, vi povas klaki sur konkreta subdisko por vidi ĝian specon kaj grandon.

Se vi certas pri tio ke la surmetingoj estas ĝustaj, klaku sur Sekvanta, kaj elektu ĉu vi nur volas strukturi la subdisko(j)n kiu(j)n sugestas DrakX aŭ pli da ili.


CC BY-SA 3.0
Uploaded on 14/07/2017
loading table of contents...