Klavaro

DrakX selektas adekvatan klavaron por via lingvo. Se ne estas disponebla ĝi aŭtomate elektos usonan klavaron.

  • Estu certa pri tio ke la selekto estas ĝusta aŭ elektu male alian klavaron. Se vi ne scias kiun klavaron vi havas rigardu la specifojn kiuj venas kun via sistemo aŭ demandu al la vendisto. Eble estas etikedo sur la klavaro kiu identigas ĝin. Vi ankaŭ povas rigardi ĉi tie: eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono

  • Se via klavaro ne estas en la montrita listo klaku sur la butono Pli (Plu) por aliri etenditan liston kaj selektu vian klavaron tie.

    Averto

    Post elekti klavaron per la butono Pli (Plu) , vi revenos al la unua priklavara ekrano sed povos ŝajni kvazaŭ klavaro de tiu ekrano estas elektita. Vi povas sentime ignori tiun anomalion kaj daŭrigi la instaladon: Via klavaro estas tiu kiun vi elektis per la etendita listo.

  • Se vi elektis klavaron nebazitan sur latinaj literoj, vi vidos aldonan ekranon demandantan kiel vi ŝatus ŝanĝi inter latinaj kaj nelatinaj klavaroj


CC BY-SA 3.0
Uploaded on 02/10/2016
loading table of contents...